Kategorio-Diskuto:Provincoj de Sauda Arabio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 13 teritorioj kiuj kune konsistigas la areon de Sauda Arabio en Esperanto pli fidele nomeblas emirlandoj ol - eŭropece - provincoj (arabe ili nomatas manatik idarija, singulare mintaka idarija). Jam ekzistis vikipediaj ĝermoj pri kelkaj "emirlandoj", troveblaj en la jena kategorio, kaj nun aldonatis kelkaj pliaj ĝermoj pri emirlandoj nomataj "provincoj", troveblaj en la jena kategorio. Necesas interkonsenti nomi la teritoriojn aŭ "emirlandoj" aŭ "provincoj" (multaj eŭropaj lingvoj simple uzas la vortumon "provincoj"), sed ĉar en Esperanto ambaŭ formoj samgrade eblas (neniu el ili estas neologismo), kaj la formo "emirlando" ŝajnas pli kulture kaj historie trafa, mi proponas uzi ĝin, kaj unuigi la du kategoriojn sub titolo "Emirlandoj de Sauda Arabio". Ĉu konsentite?

ThomasPusch 19:12, 10 Nov. 2011 (UTC)