Kategorio-Diskuto:Rusianoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pli ol stranga kategorio, kies ekziston kaj celon mi ne komprenas. Almenaŭ kvarono de la listigitaj personoj ne vere estas rusoj, kvankam ja rusianoj. Estus pli logike fari kategorion "Elstaraj rusianoj" aŭ simile. — Slavik IVANOV 19:14, 8. Okt 2006 (UTC)

Mi proponas forigi ĉi-kategorion por ne konfuzi ĝin kun la jam ekzistanta kategorio "Personecoj de Rusio". Uzanto:Dima41

Mi malkonsentas pri la forigo. Tiu kategorio rilatas al loĝantoj de Rusio - ĉu rusaj aŭ alietnaj, ne gravas. Ĝia nomo estas fakte paŭsaĵo de la vaste uzata en la rusa lingvo kaj vivo difino россияне. Mi aldonu ke tiu nomo tute kongruas kun nomoj de aliaj kategorioj pri loĝantoj de landoj, ekzemple Kategorio:Usonanoj, Kategorio:Kanadanoj kaj aliaj pluretnaj ŝtatoj. En la pli ĝenerala kategorio Kategorio:Famaj personoj laŭ nacioj tute mankas kategorioj nomitaj "Personecoj de...". —La komenton aldonis, sen subskribo, RG72 (diskuto • kontribuoj) 17:58, 28 Maj. 2013
Kia estas kriterio por rusiano? Ĉu estas rusiano vojaĝanto kiu vivas en Rusio dum unu monato? aŭ dum unu jaro? Kiom tiu devas vivi en Rusio por fariĝi rusiano? Nekompreneble. Ĉu estas rusiano kiu dum preskaŭ tuta vivo loĝas en Rusio sen rusia ŝtataneco? Kaj ĉu estas rusiano loĝanto de Rusio se nun tiu vivas en Francio dum sia vojaĝo? Krome, en la ruslingva Vikipedio ne ekzistas sama kategorio. Uzanto:Dima41
Mi ne komprenas vin, Dima... Dum multaj jaroj rusoj avertis nin okcidentanojn, ke ni ne miksu la vortojn "rusoj" kaj "rusianoj", ke ruso estas persono kun rusa etneco, ke rusiano estas homo kun rusa ŝtataneco, ke ekzistas dekoj da diversaj etnoj, kiuj estas rusianoj, sed ne rusoj. Vidu ankaŭ la komenton ĉi-supran de Slavik, jam verkitan antaŭ 7 jaroj: kvarono de la listigitaj personoj ne vere estas rusoj, kvankam ja rusianoj. Kaj nun vi volas diri, ke dum jaroj oni mise instruis al ni la signifon de la vorto "rusiano"? PaulP@diskkont 13:48, 30 Maj. 2013 (UTC)
Vi ne pravas. Temas nur pri tio ke jam ekzistas bona kaj utila kategorio Kategorio:Personoj de Rusio (por homoj iel apartenantaj al Rusio). Por kio indas havi la kategorion "Rusianoj"? Mi vidas nur unu varianton: por uloj kun ŝtataneco de Rusio. Do, en tiu kazo oni devas prikontroli la konsiston de ĉi-kategorio. Jen kion mi asertis. Uzanto:Dima41
Kategorio "Rusoj" estas tute alia kaj (se ekzistas) devas esti tute aparte. Por mi ĝi ne utilas; mi esperas ke poste iu okupiĝos pri tiu kategorio. Tamen oni ofte miksis "rusoj" kaj "rusianoj" en novaj artikoloj kaj tio devas esti korektita papide por eviti konfuzon. Uzanto:Dima41
Mi interkonsentas kun Dima.Narvalo (diskuto) 14:52, 30 Maj. 2013 (UTC)