Katherine Heigl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katherine Heigl dum premiero de 27 Dresses (2008)

Katherine Marie Heigl (24-an de novembro 1978 en Vaŝingtono) estas usona aktorino kaj filma produktistino. Ŝi estas konata ĉefe pro rolo Izzie Stevens en serio Grey’s Anatomy (2005–2010), same pro ludo en filmo Knocked Up (2007), 27 Dresses (2008) kaj The Ugly Truth (2009).

Biografio

Katherine Heigl estas filino de Nancy (naskiĝinta Engelhardt) kaj Paul Heigl, ŝia avo devenas el Esslingen, Germanio.

Baldaŭ post ŝia naskiĝo, ŝiaj gepatroj translokiĝis al Connecticut. En aĝo de 9 jaroj, danke al ŝia onklino, ŝi estis videbla en diversaj reklamfilmoj. Heigl ricevis la unuan filman rolon en 1992 en That Night – One Hot Summer, en kiu ŝi ludis kun Juliette Lewis.

Post finlerno en la mezlernejo, ŝi translokiĝis en 1997 kun la patrino al Los Angeles.

Heigl geedziĝis en 2007 kun kantisto Josh Kelley, kun kiu adoptis filinon el Koreio en 2009.

Filmografio (elekto)

Kinofilmoj

  • 1992: That Night – One Hot Summer
  • 1993: King of the Hill
  • 1994: My Father the Hero, ĉefrolo kiel filino de rolo de Gérard Depardieu
  • 1995: Under Siege 2: Dark Territory, ĉefrolo kun Steven Seagal
  • 1996: Wish Upon a Star
  • 1997: Prince Valiant
  • 1997: Stand-ins
  • 1998: Bug Buster
  • 1998: Bride of Chucky
  • 2000: 100 Girls
  • 2001: Valentine
  • 2003: Descendant
  • 2005: Side Effects
  • 2005: The Ringer
  • 2006: Zyzzyx Rd
  • 2006: Caffeine
  • 2007: Knocked Up
  • 2008: 27 Dresses
  • 2009: The Ugly Truth
  • 2010: Killers, kun Ashton Kutcher
  • 2010: Life As We Know It
  • 2011: New Year’s Eve
  • 2012: One for the Money

Televido

  • 1996: Wish Upon a Star (filmo)
  • 1998: The Tempest (filmo)
  • 1999–2002: Roswell (serio, ĉefrolo: 61 epizodoj)
  • 2002: The Twilight Zone (serio, gastorolo: 1 Folge)
  • 2003: Vegas Dick (filmo)
  • 2003: Love Comes Softly (filmo)
  • 2004: Love’s Enduring Promise (filmo)
  • 2003: Evil Never Dies (filmo)
  • 2003: Critical Assembly (filmo)
  • 2003: Wuthering Heights (filmo)
  • 2005: Romy and Michelle: In the Beginning (filmo)
  • 2005–2010: Grey’s Anatomy (serio, ĉefrolo: 118 epizodoj)


Eksteraj ligiloj