27 Dresses

El Vikipedio, la libera enciklopedio
27 Dresses
filmo
Originala titolo 27 Dresses
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9 jan. 2008, 14 feb. 2008
Ĝenro romantika komedio
Kameraado Peter James
Reĝisoro(j) Anne Fletcher
Produktisto(j) Gary Barber
Scenaro Aline Brosh McKenna
Filmita en Nov-Jorko
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Randy Edelman
Rolantoj Katherine Heigl • James Marsden • Malin Åkerman • Edward Burns • Judy Greer • Brian Kerwin • David Castro • Peyton List • Krysten Ritter • Maulik Pancholy • Melora Hardin • Michael Mosley • Alexa Havins • Ronald Guttman
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr

27 Dresses estas komedia filmo de 2008 reĝisorita de Anne Fletcher kaj skribita de Aline Brosh McKenna. Ĉefrolis en la filmo Katherine Heigl kaj James Marsden. La filmo estis ekprezentita la 10-an de januaro 2008 en Aŭstralio kaj en Usono la 18-an de januaro samjare.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Katherine Heigl kiel Jane Nichols
  • Peyton List kiel Young Jane Nichols
  • James Marsden kiel Kevin Malcolm Doyle
  • Malin Åkerman kiel Tess Nichols
  • Charli Barcena kiel Young Tess Nichols
  • Edward Burns kiel George
  • Judy Greer kiel Casey
  • Melora Hardin kiel Maureen
  • Michael Ziegfeld kiel Khaleel
  • Brian Kerwin kiel Hal Nichols
  • Maulik Pancholy kiel Trent
  • David Castro kiel Pedro
  • Krysten Ritter kiel Gina

Produktado[redakti | redakti fonton]

Ĉefa fotado komenciĝis la 10-an de majo 2007. La filmo estis ĉefe filmita en la ŝtato de Rod-Insulo. Lokoj inkludis Rosecliff kaj Marble House domegojn, strandon en Charlestown, East Greenwich kaj Providence. Filmado ankaŭ okazis dum du semajnoj en Novjorko.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

27 Dresses ricevis ĝenerale miksitajn recenzojn de kritikistoj. Rotten Tomatoes raportis ke 41% de kritikistoj donis la pozitivajn recenzojn, surbaze de 148 recenzoj. Metacritic raportis ke la filmo havis mezuman poentaron de 47 el 100 surbaze de 31 recenzoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 27 Dresses (2008): Reviews (angle). Arkivita el la originalo je 2008-01-18. Alirita 2008-01-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]