Katja Flint

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katja FLINT [katja flint] (naskiĝis la 11-an de novembro, 1960) estas germana aktorino.

Naskiĝinte en Stadthagen, Malsupra Saksio, ŝi pasigis parton de sia infanaĝo en Usono. Ŝi fariĝis kosmetikistino, studis teatran sciencon kaj dancon. La aktoradon ŝi lernis en Munkeno. Ekde 1982 Katja Flint aperas en kino kaj televido.

En la jaro 1985 ŝi edziniĝis al la aktoro Heiner Lauterbach. Unu filo naskiĝis, sed la paro disiĝis en 1991. Ekde 2001 Katja Flint vivas kune kun la verkisto Peter Handke.

Listo de filmoj

  • Kolp (1983)
  • Vergesst Mozart (1985)
  • Leo und Charlotte (1990)
  • Die Sieger (1994)
  • Das Mädchen Rosemarie (1996)
  • Widows – Erst die Ehe, dann das Vergnügen (1998)
  • Marlene (2000 – filmbiografio, Katja Flint en la rolo de Marlene Dietrich)
  • Il giovane Casanova (2002)