Latina eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Latina EklezioRomia estas tiu parto de la Katolika Eklezio kiu uzis la latinan kiel liturgian lingvon kaj kies patriarko estas la episkopo de Romo, la Papo, aŭ la latina patriarko de Jerusalemo, nomumita de la Papo. Kvankam nuntempe tiu termino estas malmulte uzata, ĝi rilatas al la parto de la katolika eklezio kiu uzas la latinan riton sed per naciaj kaj regionaj lingvoj. Orientaj katolikaj eklezioj (ekz. la eklezioj kiuj uzas la bizancan riton) ankaŭ dependas de la roma papo sed ne estas parto de la latina eklezio. Tiamaniere, kvankam ĉiuj latinoj estas katolikoj, ne ĉiuj katolikoj estas latinoj. En iuj landoj por nomi la latinan eklezion oni uzas la esprimon Romkatolika Eklezio.

La latina eklezio estas plimulto de la katolikaro rekte regata de la Patriarko de Romo –ankaŭ nomata Patriarko de Okcidento-, pro kio ĝi dependas de la papo. Ĉar vasta teritorio estis konkerita aŭ koloniita ekde 1492 kaj kristanigita de latinoj, multaj personoj kredas ke ĉiu katoliko kiu estas en komunio kun la papo estas latino.

La jura sistemo de la latina eklezio estas la Kodekso de la Kanona Juro.

Vidu ankaŭ