Kavajë

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavajë

urbo
Bazaj informoj
Loĝantaro 36 000 (stato de 2007)
vdr

Kavajë - ankaŭ literumata Kavaja - estas urbeto de Albanio. Ĝi estas la administra centro de la samnoma distrikto Kavajë (albane Rrethi i Kavajës) kaj de la provinco Tirano (albane Qarku i Tiranës). ISO-kodo de la distrikto kaj sekve ankaŭ la urbo estas la dulitera kodo KA, la regiona aŭtokodo tamen estas KJ (tio escepte, ĉar kutime krome en Albanio la duliteraj kodoj por la distriktaj ISO-kodoj kaj la regionaj aŭtokodoj identas). En 2007 en la urbo vivis 36 000 loĝantoj, en la tuta distrikto laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko temas pri 82 921 loĝantoj.

Kavajë situas proksimume 20 kilometrojn sude de la pli granda urbo Durrës, 8 kilometrojn for de la Adriatika Maro.