Regiona aŭtokodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aŭtokodo estas la kodo el numeroj kaj literoj oficiale asignita de koncerna oficiala instanco al ĉiu aŭto, kiun necesas vidigi je la antaŭo kaj malantaŭo (en iuj partoj de Usono nur je la malantaŭo) de tiu aŭtomobilo. Ĝi same estas notita en la registraj paperoj de tiu instanco kaj de la aŭtomobila posedanto. Kelkaj ŝtatoj per tiaj kodoj distingas siajn regionojn: la regiona aŭtokodo tiam estas tiu kombino el literoj aŭ ciferoj, kiu - kiel parto de la tuta aŭtokodo - ebligas tiun distingon.

Kiel ekzemplo jen identiga ŝildo el Germanio, kie la unua parto de la identiga kombinaĵo – la literoj CE – reprezentas la regionan distrikton (germane: Landkreis) Celle.

Regionaj aŭtokodoj estas subordigitaj al la internaciaj aŭtokodoj.

Ne en ĉiu lando ekzistas tiaj regionaj kodoj. En kelkaj landoj ili kongruas kun la normigitaj kodoj laŭ ISO 3166-2, en aliaj ne.

  • Albanio uzas siajn du-literajn distrikto-kodojn.
  • Aŭstrio iam uzis la kodojn de siaj provincoj, plus kelkajn pliajn por grandaj urbo, sed nun transiris al kodoj por malpli grandaj distriktoj.
  • Francio metas la (pli-malpli alfabetan) duciferan kodon de la departementoj ĝis la 15-a de aprilo 2009. Poste landa sistemo en la formo AA-001-AA.
  • Italio iam uzis la provincajn kodojn sur la numerŝildoj, sed nun transiris al tutlanda numerado; la du literoj, per kiuj komenciĝas la numero, diras nur ion pri la tempo de la matrikulado (kiu komenciĝis per AA). De 1999 eblas aldoni la provinckodon en malgranda skribo, sed la numerado restas tutlanda.
  • Meksiko iam eldonis centre numeritajn ŝildojn; nun ĝi uzas kodojn por la provincoj (subŝtatoj); ili tamen ne respondas al la tri-literaj ISO-kodoj, sed estas du- ĝis kvin-literaj. Kvinliteran kodon havas provinco Tamaulipas (TAMPS), kies ISO-kodo estas TAM.
  • Norvegio uzas duliterajn distriktokodojn. Ĉiuj ajn literkombinoj havas signifon, krom tio, ke oni neniam uzas la literojn G, I, M, O, Q, W, Æ, Ø kaj Å. Ekzemple, aŭto kun la literkombino ST sur sia ŝildo, estas registrita en Bergen.
  • Rusio markas regionon per ducifera kodo. Numerado iras ne laŭ la alfabeta ordo: la unuaj numeroj estas de la aŭtonomaj etnaj regionoj: tiel 01 estas kodo de Adigio. 77, 99 kaj 97 estas kodoj de Moskvo. Alia interesaĵo pri licenc-numeroj estas, ke ili uzas cirilajn literojn, sed nur tiujn, kies skribo koincidas kun skribo de latina litero. Nome A, B, C, E, K, M, H, P kaj kelkaj aliaj, sed ne Ж, Ш ktp. Sovetunio uzis literajn mallongigojn de regionnomoj sur licenc-numeroj: ГГ kaj ГР estis, ekzemple, numeroj de Kartvelio (ruse Грузия).
  • Turkio simile kiel Francio uzas du-ciferajn provinc-kodojn.
  • En Usono la subŝtatoj matrikulas veturilojn; ili tamen ne metas sian kodon sur la numerŝildojn, sed sian plenan nomon (en malgranda skribo).

Jenaj landoj uzas centran numeradon, kiu ne permesas konkludi la provincon: