Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la ordeno

Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo (ankaŭ Krucanoj kun ruĝa stelo, Ordo militaris Crucigerorum cum rubea stella, OCr., O. Crucig.) estas ununura kavalira ordeno fondita en Ĉeĥaj landoj. Ĝi evoluis el laika hospitala frataro, fondita de Agnes de Bohemio en la jaro 1233 dum preĝejo de sankta Hastalo en Prago. Al la ordeno avancis la frataron papo Gregorio la 9-a en 1237, poste ĝi komencis disvastiĝi en ĉirkaŭaj landoj, precipe en Pollando kaj Hungario. Nuntempe ĝi signife agadas en Ĉeĥio kaj Aŭstrio.