Kavernoj de Frasassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 43° 24′ 03″ N 12° 57′ 43″ O / 43.40083 °N, 12.96194 °O / 43.40083; 12.96194 (mapo)

La kaverno

La Kavernoj de Frasassi (Grotte di Frasassi) estas reto da karstaj kavernoj en la Regiona Natura Parko de la abismoj Rossa kaj Frasassi en la komunumo de Genga (provinco Ancona kaj regiono Markio) de Italio.

La kavernoj estis malkovritaj la 28-an de Junio 1948, kiam iuj speleologoj el Ancona malkovris la enirejon al la unua kaverno, nomata “Grotta del Fiume” (Rivergroto). Ili malkovris aliajn kavojn de la sama reto ĝis, je la 25-a de septembro 1971, la Ancona speleologia CAI (Itala Alpa Klubo) eltrovis la “Grotta Grande del Vento”-n (Granda venta kaverno). La teamo ne povis malsupreniri ĝis la bazo de la kavo, kaj kalkulis ĝian alton ĵetante ŝtonon kaj mezurante la faltempon, kiu estis kalkulita je pli ol 100 m. Poste la teamo organizis sin kaj esploris la vastan spacon, kiu estis nomata “Abisso Ancona” (ankona abismo) honore de la urbo de la malkovrintoj. Per la gazetoj la malkovro disvastiĝis kaj la Frasassi-kavernoj famiĝis inter la ĝenerala publiko.

Tiu “Abismo” etendiĝas je 180 x 120 m kaj altas je 200 m (t.e. multe pli ol 2 milionoj da m3). Ĝi povus eĉ enteni la Katedralon de Milano.

Dum la jaroj oni esploris multe en pli aŭ malpli atingeblaj medioj. Ĝis nun, la kaverna komplekso de Frasassi longas pli ol 13 km.

La 1-an de Septembro 1974 okazis la malfermo al la publiko kaj ili iĝis unu el la ĉefaj allogaĵoj de Markio. Oni taksis, ke ĝis nun vizitis ilin pli ol 12 milionoj da vizitantoj.