Kazimierz Pułaski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazimierz Michał Władysław Wiktor Pułaski, blazono Ślepowron (naskiĝis la 6-an de marto 1745 en Varsovio — mortis pro vundoj dum la sieĝo de Savannah la 11-an de oktobro 1779) – unu el komandantoj kaj marŝalo de la konfederacio de Bar, generalo kaj heroo de la Usona Milito de Sendependeco. Nomata patro de usona kavalerio. En 2009 Usona Kongreso atribuis al li honoran civitanecon de Usono.