Kelbaĝara distrikto
El Vikipedio
Kelbaĝara distrikto (azere: Kəlbəcər) estas unu el la 59 distriktoj per kiuj administre subdividiĝas Azerbajĝano. La ĉefurbo estas Karvaĉaro. Ĉi tiu distrikto posedas 1.936 kvadratajn kilometrojn, kie loĝas ĉ. 53.962 personoj.
La distrikto kreiĝis en la provinco Ŝahumjano, unu el la 8 provincoj de la memproklamita respubliko Montara Karabaĥo. La azeraj aŭtoritatoj malpermesis la loĝigadon de armenoj en tiu regiono kaj la provinco daŭre estas la malpli dense loĝata de Montara Karabaĥo, kun tuta loĝantaro je nur 2.800 loĝantoj. La urbo Karvaĉaro havas nur 500 personojn.
