Kentum-lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kentum-lingvoj (bluaj) kaj la satem-lingvoj (ruĝaj) komence de la 1-a jarmilo p.K.

La kentum-lingvoj estas tiu branĉo en la hindeŭropa lingvaro, en kiu la praaj konsonantoj molaj [ḱ], [ǵ] kaj [ǵʰ], perdinte sian molecon, identiĝis kun la malmolaj [k], [g] kaj [gʰ].

Al tiu branĉo apartenas la latinidaj lingvoj, ĝermanaj lingvoj, lingvoj keltaj, la greka lingvo.

La nomo de la branĉo kentum- (kontraste al la branĉo satem-) devenas el la maniero prononci la numeralon cento en la karakteriza reprezentanto de la branĉo, Latino: centum (kies historia prononco estis ['kentum]).

En la mezepoka Latino okazis palatiĝo de la sono [k] en la pozicioj antaŭ [e] kaj [i], sekve de kio tiu [k] ŝanĝiĝis en [ĉ] en la lingvoj itala kaj rumana, aŭ en [ts]→[s] en la franca kaj hispana; tial multaj vortoj latinidaj nun aspektas kvazaŭ vortoj satem-lingvaj. Ankaŭ la esperanta c=[ts] estas ŝuldata al tiu posta ŝanĝo latinida.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]