Kiĵi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kiĵi sur mapo de Karelio

62°04′17″N 35°13′39″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 62.07139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">62.07139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 62.07139; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Kiĵi)

Monda heredaĵo de UNESKO


KIĴI (ruse: Ки́жи, karele: Kiži) estas insulo de la karelia Onjega-lago, Rusio, kie videblas la mondkonata, ligna konstruaĵa komplekso, kiu konsistas el kelkaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj. Plimulto de la komplekso estis konstruita originale tie, plia malgranda parto estis transportita, rekonstruita tien el aliaj lokoj.

Kiĵi hodiaŭ estas protektata subĉiela muzeo, ekde 1990 estas parto de monda heredaĵo de UNESCO n-ro 544.

Vidindaĵoj[redakti]

  • Preobarĵenskij-preĝejon oni finkonstruis en 1724 sen najloj, nur kun arbotrunkoj. Ĝi estas traktata kiel plej valora konstruaĵo de la areo. Ĝi havas 22 bulbokupolojn.
  • Pokrovskaja-preĝejo konstruita en 1764;
  • la markeza (piramid-tegmenta) sonorilturo funkcias ekde 1863.

Eksteraj ligiloj[redakti]