Kibernetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kibernetiko estas teorio kaj fako kiu studas pri en-sistema komunikado kaj regado pere de retrokuplado en maŝinoj kaj estaĵoj. La termino kibernetiko devenas de la greka Κυβερνήτης (kubernites – kiu signifas stiristo, reganto, piloto, aŭ direktilo. La kreinto de tiu termino estas August Cieszkowski, kaj li prikskribis per ĝi la fenomenojn de la socio konforme kun socialismo. Norbert Wiener unue uzis la terminon en sia libro Cybernetics, or control and communication in the animal and machine (Kibernetiko, aŭ regado kaj komunikado en la besto kaj la maŝino) por priskribi "teleologiajn meĥanismojn".

La foje uzanta skribo (kaj prononco) per komenca "c" devenas el la latina lingvo, en kiu litero k ne ekzistis. Helmar Frank kaj aliaj, kiuj verkis en Esperanto pri la fako, preferis la nomon kibernetiko laŭ la helena originalo. Pro tio eĉ PIV nun preferas tiun skribon.

Referencoj

  • Norbert Wiener, Cybernetics or Control and Communication in the Animal and the Machine, (Hermann Editions en parizo; Cambridge: MIT Press,Wiley & Sons en NovJorko 1948),


Ŝablono:LigoElstara