Kilfenora

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kilfenora (en irlanda Cill Fhionnúrach nome Preĝejo de la fruktodona montetoPreĝejo de la blanka brovo) estas malgranda vilaĝo en Graflando Clare en Irlando, ĝuste sude de The Burren. Ĝi havis nur 169 loĝantojn en 2006. La vilaĝo famas ĉefe pro esti hejmo de la grupo Kilfenora Ceili Band kaj la loko por multe de la filmado de la televidserio Father Ted.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katedralo de Kilfenora, kiu estas parte en ruinoj, el la 12a jarcento kaj tri krucoj kiuj ĵus (2005) estis konservataj kaj ekspoziciataj.
  • Burren Display Centre estas interpreta centro pri botaniko kaj naturo de The Burren.

Bildaro[redakti | redakti fonton]