Ĉi tiu paĝo estas apartigilo: listo de artikoloj kun sama aŭ preskaŭ sama titolo.
Se vi venis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo.
Kio estas Esperanto? estas nomo de kelkaj propagandiloj:
Что такое Эсперанто? (Kio estas Esperanto) - varbilo-informfolio eldonita en 1913 kaj 1914 en urbo Astraĥano (Rusio). La eldoninto estas Astraĥana societo de esperantistoj. Temas pri varbilo por ruslingvanoj. En la varbilo estas informoj pri e-organizaĵo, kongresoj, literaturo ktp.
Sylla Chaves. Kio estas Esperanto? . Eld. Fundação Getúlio Vargas kaj Brazila Esperanto-Ligo, Rio de Janeiro, 1983. Temas pri varbilo por portugallingvanoj. En la varbilo estas afiŝo-kurso (gramatiko kaj vortareto en unu granda paĝo) kun vinila disko. La verko baziĝis en Ĉefeĉ-ŝlosilo.
„ La afiŝo, alloge presita, faldigas plurfoje. Ĝi havas, em 24 "pagoj ", en la portugala, informojn pri Esperanto, la historion de la lingvo, gramatikon, iujn ekzercojn, vortojn de paroladoj kaj kantoj en la disko, bildojn de libro-eldonaĵoj, komen tojn de famuloj pri universala lingvo. Oni miras, kiel oni povis meti tiom da informoj sur la afiŝon. La vortoj en la disko estas tre klaraj, inkluzive de tiuj en la tri kantoj; eĉ homo, kiu ne aŭdis Esperanton antaŭe, povas sekvi ilin legante la tekston. Oni ne lernos la lingvon de ĉi tiu "afiŝo-disko-kurso”, sed kiel enkondukilo ĝi estas tre bona. La aŭtoroj pretas helpi aliajn landajn organizaĵojn, se ili -volos uzi ĉi tiun elegantan enkondukilon en ne-portugala lingvo. ”