Kirill Medvedev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirill Medvedev
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1975 (1975-06-19) (48-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij
Okupo
Okupo poeto • gitaristomuzikistopolitikistotradukisto • aktivulo
TTT
Retejo http://kirillmedvedev.narod.ru/
vdr
Kirill Medvedev en Moskvo la 10-an de junio 2018 en mitingo "Por libera Rusio sen subpremo kaj despotismo".
Kirill Medvedev en Moskvo la 10-an de junio 2018 en mitingo "Por libera Rusio sen subpremo kaj despotismo".

Kirill Medvedev (ruse Кирилл Феликсович Медведев, naskiĝis la 19-an de junio 1975) estas sovetia kaj rusa poeto, artisto, politika aktivulo, muzikisto, kantisto, tradukisto kaj eldonisto kiu precipe liberigis la kopirajton al ĉiuj siaj verkoj en 2004[1].

Li estas la fondinto de la Libera Marksisma Eldonejo kaj ankaŭ la ĉefkantisto kaj gitaristo por la muzika grupo Arkadi Koz[2].

Politika aktivulo[redakti | redakti fonton]

Li estas ankaŭ pacodefendanto kiu opinias ke la rusaj aŭtoritatoj misuzas ekde 2014, la anti-faŝisman historian retorikon, ligita al la venko super la vera naziismo. Laŭ Kirill Medvedev la latina, sed ne-rusa litero Z uzata en la rusa-ukraina konflikto[3] estas speco de nuntempa svastiko.

Kopirajta agado[redakti | redakti fonton]

En 2012, "It’s No Good: poems/essays/actions", kolekto de poemoj, eseoj kaj agadoj estis eldonita en la angla. En ĝi li priskribis lian perspektivon en kaj inter la ĉefaj poetoj, la ligon inter politiko kaj kulturo kaj kiel 'rifuzo de kopirajto' aŭ rekono de liaj verkoj estas parto de la fundamenta rolo de arto, nome defii la ekzistantajn potencosistemojn.

Publikaĵoj kaj tradukoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Antifaschism dlja wsech, (transliterado), Freier marxistischer Verlag, 2017, ISBN 978-5-9907804-6-0.
  • Antifaschismus für alle. Essays, Gedichte, Manifeste. El la rusa de Matthias Meindl kaj Georg Witte. eld. Matthes & Seitz, Berlino, 2020, ISBN 978-3-95757-626-2.
  • t’s No Good: poems / essays / actions. Ugly Duckling Presse, 2012. Traduko al la angla de Keith Gessen, Mark Krotov, Corey Mead kaj Bela Shayevich. ISBN 978-1-933254-94-4.
  • Kirill Medvedev mem tradukis du verkojn de Charles Bukowski

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Kirill Medvedev, "Why I gave up my copyright: Kirill Medvedev". The Guardian, la 17-an de septembro 2015.
  2. (ru) Oficialo retejo de la grupo Arkadi Koz Arkivigite je 2015-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (ru) Intervjuo kun Kirill Medvedev dum restado en Belgio, Terzake, VRT-TV, la 23-an de majo 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(ru) Oficiala retejo de Kirill Medvedev

(ru) Senpaga aliro al liaj kantoj Arkivigite je 2015-01-13 per la retarkivo Wayback Machine