Kirkee Milit-Tombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirkee Milit-Tombejo
Kirkee Milit-Tombejo

La Kirkee Milit-Tombejo estas tombejo en Ĥadki (siatempe nome Kirkee), kvartalo en Puneo (siatempe Poona) en Maharaŝtro, Barato. La tombejo estis kreita por provizi tombojn por la falintoj de centra kaj okcidenta Barato en la Dua Mondmilito.

La tombejo havas tombojn de 1 668 militistoj de la Brita Komunumo de Nacioj falintoj en la Dua Mondmilito, kaj 629 de la Unua Mondmilito, kiuj estis retombigitaj ĉi tie el la Kristana Tombejo Seŭri de Mumbajo en 1962. La tomboj de Seŭri estas sensigna kaj iliaj nomoj estas listigitaj sur la Kirkee Monumento (1914-1918). Tiu Monumento omaĝas por 735 militistoj de la Brita Komunumo de Nacio kiuj mortis en Barato en la Unua Mondmilito kaj kies tomboj estis en diversaj lokoj kie ili ne povis resti, kaj por la 629 kies restaĵoj estis retombigitaj ene de la tombejo en 1962 el Seŭri Kristana Tombejo kaj al proksimume 193 soldatoj de Orient- kaj Okcident-Afrika deveno kiuj mortis el 1939 ĝis 1945 en diversaj neoperacieblaj lokoj tra la tuta lando.