Preĝejo Sankta Sebastiano (Salzburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno
Tombejo kun maŭzoleo de la episkopo Wolf Dietrich

La Kirko Sankta Sebastiano (germane: Sebastianskirche) estas unu el multaj romkatolikaj preĝejoj en Salcburgo, Linzer Gasse nr 41. Uzas ĝin hodiaŭ anoj de la Sacerdota fratio Sankta Petro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la preĝejo komenciĝis sub la regado de princĉefepiskopo Leonhard von Keutschach, kiu starigis la preĝejon en 1505-12. La kadukiĝinta, malfrugotika preĝejo - kiu ankoraŭ videblas sur malnovaj urbaj siluetbildoj kun siaj eta turo kaj pinta tegmento - malkonstruitis en 1750 kaj anstataŭigitis per hala kirko en malfrubaroka stilo. Pri la alikonstruo komisiitis Franz Anton Danreiter kaj la tirola ĉefarkitekto Kassian Singer. Tre altvalora estas la de Danreiter planita kaj de Josef Anton Pfaffinger finfarita rokoka portalo kaj la belegaj finantaj kradoj de Philipp Hinterseer el la 1752-a jaro. La ĉefaltaron ornamas linda Madono kun radioj el la jaro 1611, artaĵo de Hans Waldburger.

La ruinigia incendio de 1818, kiu detruis grandajn partojn de la dekstra malnova urbokerno, ne maltrafis la Sebastiano-kirkon. La plafonpentraĵo de Paul Troger kiel ankaŭ la ĉefaltarbildo kun la reprezento de Sankta Sebastiano forbrulis. En 1820 komenciĝis la rekonstruo kun tiutempaj modernaĵoj: anstataŭ la barokaj pentraĵoj venis bildoj de tiutempaj artistoj kaj ankaŭ la konfesprenejoj modernigitis.

Sur la fasado en la direkto al Linzer Gasse reliefo de Sankta Sebastiano estas emasonita en la muron. Ĝi kreitis inter 1614-20 de Konrad Asper kaj troviĝis ĝis 1894 al la malkonstruita Linzer-urbopordego, poste la Kirko Sankta Blazio.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

En la transirejo al la mondfama Sebastiana Tombejo estas ekde 1564 la tombo de la fama kuracisto Paracelsus. Episkopo Wolf Dietrich von Raitenau farigis la tombejon laŭ itala modelo de Campo Santo inter 1595-1600. Ĝi stile rekompencu la nuligitan tombejon de Andrea Berteleto ĉirkaŭ la Katedralo de Salcburgo. Trovis la lastan kvieton inter la arkadoj de la tombejo multaj renomitaj salcburgaj burĝaj kaj komercistaj familioj kiel ankaŭ aliaj personuloj. Inter ili nombriĝas ekzemple: Leopold Mozart, Constanze Mozart kaj ties dua edzo Georg Nikolaus von Nissen, ties onklino Genovefa von Weber (samtempe patrino de la komponisto Carl Maria von Weber) kaj Elia Castello, konstruinto de la Gabriela kapelo. Kune kun la historiaj tombejoj de Halle (Saale) kaj Buttstädt la sebastiana tombejo estas la lasta bonege konservita Campo-Santo-stilaj tombejoj en Germanlingvio.

Sed la plej impona tombo estas sendube en la mezo de la tombejo: la maŭzoleo de Wolf Dietrich, la Gabriela kapelo. Ĝi dokumentas ĝis hodiaŭ la gravecon de la eksa landa suvereno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]