Kisioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kisioj estas etno en Okcidentafriko. Ili loĝas en Liberio, Siera-Leono kaj en la sudo de Gvineo kaj estas proksimume 526.000[1] homoj.

Kulturo

La kisia lingvo estas atlanta lingvo. Multaj kisioj uzas ankaŭ alian disvastiĝintan lingvon, ekzemple la kisioj en Siera-Leono uzas ankaŭ la mendean lingvon, la temnan lingvonkrion. Inter la kisioj estas kaj kristanoj kaj muslimoj kaj animistoj. La maljunaj homoj en la socio de la kisioj ludas gravan rolon. La virina seksorgana mutilado estas vaste praktikata ĉe la kisioj[2].

Tipaj nomoj ĉe la kisioj estas por knaboj: Saa, Saah, Sarh (unua filo) kaj Tamba (dua filo) kaj por knabinoj Sia (unua filino), Kumba (dua filino) kaj Finda (tria filino)[3].

Fontoj

  1. Adicio de la indikoj en ethnologue.com por la suda kaj norda dialektoj de la kisia lingvo
  2. West Africa Gateway.org: The Kissi
  3. Seite über typische Namen der Völker Liberias