Kitty Genovese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kitty Genovese
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1935 (1935-07-07)
en Novjorko
Morto 13-an de marto 1964 (1964-03-13) (28-jaraĝa)
en Kew Gardens
Mortokialo pikado
Tombo Lakeview Cemetery
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kelnero • bar manager • bookmaker
vdr

Catherine Genovese (7-an de julio 1935 en Brooklyn - 13-an de marto 1964 en Queens), konata ankaŭ per nomo Kitty Genovese, estis Novjorka virino, kiu estis murdpikita en proksimo de sia hejmo en urboparto Kew Gardens de Queens. La cirkonstancoj de ŝia murdo kaj la okulfrapa nenifareco de la najbaroj alportis por la evento titolpaĝon en New York Times, du semajnojn post la evento. Tio kondukis al esploro de la psiĥologia fenomeno, nomata „ĉestara efiko“.

Antaŭ la atako[redakti | redakti fonton]

Genovese plenkreskis en Novjorko, kiel kvina infano. Post kiam ŝia patrino estis okulatestanto de murdo en la urbo, ŝi decidis translokiĝi kun la familio al Connecticut. Kitty — kiu aĝis tiutempe 19 jarojn — decidis resti; la lesbana virino eklaboris en drinkejo 'Ev's 11th Hour Sports Bar kaj loĝis en Queens kun amatino Mary Ann Zielonko.

La atako[redakti | redakti fonton]

Genovese hejmenveturis malfrunokte la 13-an de marto 1964. Ŝi alvenis je la 3:15 kaj haltigis la aŭtomobilon je ĉ. 30 m de la loĝeja pordo, kiam afrikusona viro Winston Moseley proksimiĝis al ŝi. Genovese ŝanĝis sian direkton al policeja urĝtelefona stacio, sed Moseley atingis kaj pikis ŝin. Kriojn de Genovese multaj aŭdis, sed la fermitaj fenestroj dum la malvarma nokto mallaŭtigis la voĉojn, tiel ili pensis, ke temas nur pri kverelo kaj ne serioza atako. Kiam iu najbaro alkriis la atakanton, li fuĝis, dum Genovese rampis al angulo de sia loĝeja konstruaĵo. Ŝi estis grave vundita, sed neniu estis en vid-aŭda distanco, kiu povintus helpi ŝin.

Moseley revenis al la atakito post 5 minutoj, traserĉis la apartamentan komplekson kaj sekvis sangospurojn de Genovese kaj sekse perfortis, prirabis kaj murdis ŝin. La tuta atako daŭris duonhoron.

Kelkajn minutojn post la dua atako, atestanto Karl Ross alvokis la policon, kiuj alvenis ene de kelkaj minutoj. Genovese mortis dum transportado al hospitalo. Postaj esploroj atestis, ke ĉ. 38 personoj devis aŭdi, vidi la atakon.

Pri la evento la ĵurnalisto Martin Gansberg verkis sensacian artikolon en la New York Times, publikigitan la 27-an de marto 1964. La falsa titolo estis „38 vidis la murdon kaj neniu telefonis al la polico“, dum neniu povis vidi la tutan eventon kiel unuon kaj kiu telefonis ofte ne povis atingi la policon. Pro tio oni poste transformis, novigis la telefonan sistemon pri urĝaj alvokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]