Klodja Pulkra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klodja Pulkra
Persona informo
Naskiĝo 57-56 a.K.
en Roma regno
Morto post 41 a.K.
en nekonata
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Publius Clodius Pulcher
Patrino Fulvia
Frat(in)oj Publius Claudius Pulcher • Gaius Scribonius Curio • Marcus Antonius Antyllus • Iullus Antonius
Edz(in)o Aŭgusto Cezaro • Gnaeus Lartius
Infano Lartia
vdr

Klodja PulkraClodia Pulchra, konata ankaŭ simple kiel ClaudiaKlaŭdja (n. 57 a.K./56 a.K.) estis la filino de Fulvia kun ŝia unua edzo Publius Clodius Pulcher. Ŝi estis la duonfilino de Marko Antonio kaj duonfratino de Marko Antonio Antilo kaj de Iulo Antonio.

Marko Antonio estis la tria edzo de ŝia patrino. Kiel Clodius jam faris antaŭe, Antonio kun plezuro akcepti la monon de Fulvia por helpi sian karieron. Post la murdo de Julio Cezaro la 15an de varto, 44 a.K., Antonio formis la duan triumviraron kun Oktaviano kaj Lepido kaj entreprenis sovaĝan proskribaron. Por plifirmigi la politikan aliancon, Fulvia proponis Clodia al la juna Oktaviano kiel edzino, dum Lepido proponis la nevinon de sia edzino Servilia (filino de Junia Prima kaj Publius Servilius Isauricus). Tiel, Oktaviano elektis Klodjan.

Oni scias malmulte pri Klodja aŭ ŝia geedzeco. La fiagado fare de Oktaviano okazigis politikan kaj socian malkontentojn, sed kiam Oktaviano petis divorcon el Clodia, Fulvia mem decidis agadi. Kun Lucius Antonius, sia bofrato, ŝi levigis ok legiojn en Italio por lukti por la rajtoj de Antonio kontraŭ Oktaviano, en tio kio iĝis la Perusia Milito. Tiu armeo okupis Romon dum mallonge, sed eventuale retiriĝis al Perusia (nuntempa Perugia). Oktaviano sieĝis Fulvia kaj Lucius Antonius en la vintro de 41-40 a.K., kaj malsatigis ilin ĝis kapitulaco. Fulvia estis ekzilita al Sikiono, kie ŝi mortis pro subita malsano.

Oktaviano divorcis el Clodia por edziĝi al Skribonia, kun kiu li havos sian solan filon, Julia la plej aĝa. Lia geedzeco kun Clodia nenian estis plenumita, li revenigis ŝin al ŝia patrino kun letero informanta ke li revenigas ŝin "netuŝita".[1]

La posta vivo de Clodia Pulchra estas nekonata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suetonio, Augustus 62. 1; Kasjo Diono, Roma Historio 48. 5. 3.