Klorelo
Klorelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dosiero:Chlorella.jpg | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Chlorella minutissima | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Klorelo aŭ Ĥlorelo (latine Chlorella) estas genro de dolĉakvaj algoj. Ĝi formas kugloformajn, unuopajn ĉelojn kaj estas per klorofilo a kaj b kolorigita al verda. La ĉeloj estas tre malgrandaj kun diametro de 2 ĝis 10 µm.
La ĉelmuro konsistas el plurtavola celuloza skeleto, en kies tavolojn rezerviĝas hidrokarbonaj polimeroj. La ĉeloj entenas solan kloroplaston kaj diskuŝantajn mitokondriojn en la citoplasmo.
La multobliĝo okazas per neseksa reproduktado.
Tiu alga genro estas disvatiĝinta en la naturo, sed oni eblas ĝin iucele kultivi. Klorelo estas uzata por produktado de nutraĵoj, nutraĵ-aldonaĵoj kaj kosmetikaĵoj. Oni kultivas la algon inter nenatruaj kondiĉoj en longegaj vitrotuboj (ekz ekde 1999 en Klötze/Altmark, en tubo longa 500 km).
Melvin Calvin esploris ĉe tiu algo la fotosintezon, pro kio li ricevis Nobel-premion en 1961.