Kobe Rapid Transit Railway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kobe Rapid Transit Railway

sekundara privata fervojo vd
Dum 2-a de oktobro 1958 - nekonata/nuntempe
Jura formo Akcia kompanio
Fondita 2-a de oktobro 1958
Sidejo 3-3-9 Tamondori, Chūō-ku, Kobeo,  Japanio
Lando Japanio
Agokampo Transporto
Posedataj kompanioj Hokushin Line • Linio Hanshin-Kōbe-KōsokuLinio Hankyū-Kōbe-Kōsoku vd
TTT https://www.kobe-kousoku.jp/
vdr
La sola supertera segmento de Kobe Rapid Railway, tuj post stacio Hankyū-Sannomiya

Kobe Rapid Transit Railway (japane 神戸高速鉄道株式会社) estas fervoja infrastruktura kompanio en centra Kobeo, Japanio.

Linioj[redakti | redakti fonton]

Kobe Rapid Railway posedas du liniojn.

  • Linio Tozai (orienta-okcidenta)
  • Linio Namboku (norda-suda)

La linioj Tozai kaj Namboku estis funkciigitaj ekde la fondo de la fervoja societo dum la Linio Hokushin estas lastatempa aldono al ĝia negoco. La firmao estas funkciigisto en Kategorio 3 (第三種鉄道事業者, dai-sanshu-tetsudō-jigyōsha) sub la Fervoja Komerca Leĝo de Japanio de 1986 rilate al ĉiuj tri linioj.


Linioj

Linioj Tozai kaj Namboku[redakti | redakti fonton]

La firmao ne prizorgas siajn proprajn servojn sur tiuj linioj, sed disponigas la necesan infrastrukturon por kvar privataj fervojaj linioj (Linio Hankyū-Kōbe (Hankyū), Ĉefa Linio Hanshin (Hanshin), Linio Shintetsu Arima (Shintetsu) kaj Ĉefa Linio Sanyo Electric Railway (Sanyo) por povi veturigi trajnojn tra Kobeo.

La firmao funkciigis kaj administris la staciojn sur la Linio Tozai kaj la Linio Namboku (krom Stacio Sannomiya funkciigita fare de Hankyu, Stacio Motomachi funkciigita fare de Hanshin, Stacio Nishidai funkciigita fare de Sanyo kaj Stacio Minatogawa Station funkciigita fare de Shintetsu) ĝis septembro 2010, kiam la funkciigo de la stacioj sur la Linio Tozai estis transdonitaj al Hanshin kaj Hankyu, kaj Stacio Shinkaichi sur la Linio Namboku al Shintetsu.

Linio Hokushin[redakti | redakti fonton]

La Linio Hokushin antaŭe estis posedata fare de la funkciigisto Hokushin Kyuko Electric Railway. Kiam Hokushin Kyuko spertis financajn malfacilaĵojn en 2002, Kobe Rapid Railway aĉetis la aktivaĵojn de la trakuza rajto de Hokushin Kyuko.

Male al la stacioj de Linio Tozai kaj Linio Namboku, la stacioj de la Linio Hokushin estis funkciigitaj kaj administritaj fare de Hokushin Kyuko (Stacio Tanigami) kaj Kobea Urba Subtera Fervojo (Stacio Shin-Kōbe). La 1-an de junio 2020, la funkciigo de la linio estis transdonita al Kobea Urba Subtera Fervojo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Majo 27, 2020) “北神急行線の市営化が6月1日より始まります” (ja). Alirita Junio 4, 2020.. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kōbe Rapid Transit Railway en la angla Vikipedio.