Kodekso Ludoviko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kodekso Ludoviko, aŭ franclingve Code Louis, estis la nomo de pluraj francaj « ordonoj pri reformo de civila kaj krima justico » en 1666 kaj 1670. La kodekso ricevis tian nomon kiel omaĝo al la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Ĝi estis ellaborita de Jean-Baptiste Colbert ekde 1661.

La Kodekso temas pri la reorganizo kaj la unuformigo de la leĝoj kaj tribunaloj de la reĝlando. Ĝis tiam, la suda parto de Francio strikte observis romian juron, male de la nordaj teritorioj kiuj agis laŭ kutima juro.

La ordono de 1667 ĉefe zorgas pri civila justico : la tridekkvin artikoloj temas pri la hierarkio de la tribunaloj, la disciplino de la juĝistoj kaj la reformo de la proceduro. Sama reorganizo okazis en 1670 por krima justico. Torturo, galeroj kaj mortpuno estis konservitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]