Koherilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
koherilo
Baza konstruo

La koherilo estis inventita 1890 de Édouard Branly. Ĝi povis indiki efike la ĉeeston de radioondoj. Antaŭe Heinrich Hertz observis tre etajn sparkojn inter elektrodoj. Por tio li uzis lupeon kaj por pli bona observo mallumigis la salonon.

La koherilo konsistas el izolanta tubo, parte plenigita de metalsplitaĵoj. Je ambaŭ finoj estas dratoj (elektrodoj), per kiuj estas almetita la elektra energio. Oni ekzemple konektas al ili dipolan antenon, aŭ oni konektas unupolan antenon al unu elektrodo kaj konekton al la grundo al la alia.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

En la baza stato la koherilo ne estas konduktiva inter la elektrodoj. Sed kiam radioondoj alvenas, tiam etaj sparkoj okazas inter la metalsplitaĵoj. Ili kunveldiĝas, aŭ koheras, kaj nun la koherilo estas konduktiva. Oni konektas ĝin al baterio kaj relajso. La relajso aktivigas sonorilon aŭ relajson kun konektita morsoskribilo.

Post kiam la radioondoj ĉesas, tamen da koherilo restas konduktiva. Por finigi la kurenton oni devas klaki kun marteleto al la koherilo. Tion oni aŭtomatigis. Oni simple metis la marteleton de la sonorilo al la koherilo. Tiel efikis, ke la relajso kaj sonorilo aktivis en la ritmo de la envenantaj radioondoj.

La sensitiveco de la koherilo estas tre alta, ĉar la distancoj inter la metalsplitaĵoj estas tre malgrandaj. Des pli malgranda estas la distanco, des pli malgrandan elektran tension oni bezonas por efiki sparkon. Pro tio Marconi, uzante la Branly-koherilon, atingis tre grandajn distancojn.

Pri kvantoj: tensio de 1000 V povas efiki sparkon de ĉ. 1 mm, 1 V povas efiki sparkon de 1/1000 mm.

bildo 1: la ricevilo de Marconi 1896

En la bildo 1 dekstre estas la koherilo, malantaŭ ĝi la malkoherilo (marteleto por malkoheri), En la centro: relajso. Tio estas en vertikala metala tubo, por ŝirmi la koherilon de la elektra kampo kaŭzita de la ŝaltilosparkoj. La globoj maldekstre estas parto de la sendilo.

bildo 2: la cirkvito de ricevilo kun koherilo

En la bildo 2 estas montritaj:

  • A koherilo
  • R relajso
  • B marteleto por malkoheri
  • F bobeno de magneto por movigi la marteleton B
  • T terkontakto,
  • supre: anteno
  • sube: mekanismo por skribi strekojn sur papera bendo, en ritmo de la ricevitaj morsosignaloj

Rimarko al bildo 2:

La marteleto B devas esti aranĝita tiel, ke ĝi falas sur la koherilon (per ĝia propra pezo aŭ per forto de risorto) en la momento, kiam la ricevita signalo ĉesas. Por efiki tion ĝuste, la bobeno F estu super, ne sub la marteleto, kiel fuŝe montrita en la bildo.