Relajso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Relajso estas teknika aparato, kiu ricevas malfortan efikon kaj re- aŭ plusendas pli fortan samspecan efikon. Esence ĝi do estas amplifilo.

Partoj de neŭtrala relajso
Relay.jpg
Reedrelay.jpg
diversaj tipoj de relajsoj

La plej tradicia relajso estas la elektra-magneta relajso. Ĝi estas elektra ŝaltilo funkciigata per malforta signalo. Tradicie temis pri elektromagneto, per kiu malforta elektra kurento povis movi ankron, kiu ŝaltis multe pli fortan kurenton. Alia funkcio de tia relajso estas la inversigo de signalo: la brako povas ankaŭ interrompi signalon. Kroma, sed ne neglektinda funkcio de tia relajso estas, ke ĝi diskretigas la signalon: se la eniga signalo iomete perturbiĝas, tio ne efikas al la eligata.

La neŭtra relajso ĝenerale ne havas magneton, la polara relajso jes.

Partoj de la neŭtrala magneta relajso:

1 bobeno(j) fariĝas el lakokovrita maldika kupra fadeno. Povas esti unu aŭ 2-3 bobenoj en unusola ferkerno.

2 konektiloj por nutrado, tie aliĝas la dratoj, kiuj funkciigas la relajson.

3 ferkerno, ĉirkaŭita per bobeno, tio estas speciala ŝtalalojo

4 ankro, speciala ŝtalaĵo, la pli longajn ankrojn oni nomas brako

5 risorto post funkcio de la relajso retiras la ankron en originalan staton

6 kontaktiloj, kiujn la ankro movigas. Fundamente estas 4 specaj kontaktiloj:

  • ferma (nur dum funkciado donas kontakton)
  • malferma (dum la relajso aktivas, ne donas kontakton)
  • komuta aŭ morsa (estas 3 kontaktiloj, dum bazo la meza kontaktilo donas kontakton al la unua kontaktilo, dum funkciado la meza kontaktilo donas kontakton al la lasta kontaktilo)
  • antaŭe ferma poste malferma (esence estas komuta kontaktilo, diferencas en tio, ke la komuta kontaktilo ekfunkcianta havas tian staton, kiam la meza kontaktilo povas doni kontakton nek al la unua, nek al la lasta kontaktiloj. Ĉe la antaŭe ferma poste malferma kontaktospeco tiu trapasa stato ne estas, eĉ estas mallonga stato, kiam ĉiuj 3 kontaktoj estas kune.

7 konektiloj de kontaktiloj, tie aliĝas la dratoj

En radio-tekniko relajso estas stacio, kiu ricevas elektromagnetan ondaron kaj plusendas tiun signalon plifortigitan. Por eviti fuŝan ciklon tio normale signifas, ke la plifortigita signalo estu precize direktita aŭ uzu alian frekvencon.

Etimologie la vorto devenas de la franca esprimo relais [rele], kiu signifas stacion, en kiu poŝtaj kaleŝoj povis ŝanĝi laciĝintajn ĉevalojn al freŝaj.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    http://www.relaycenter.com/cgi-bin/glossary.pl Glosaro pri relajsoj
Ekstera ligilo    http://www.relaycenter.com/cgi-bin/guide.pl Gvidlibro de uzado de relajsoj
Ekstera ligilo    http://www.uoguelph.ca/~antoon/circ/solidstate.html Ekzemplo de cirkvitoj kun solido-stataj relajsoj
Ekstera ligilo    http://www.azettler.com