Stacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Se vi intencis la romian poeton, serĉu Stacio.

Stacio venas de la latina statio, kiu mem venas de la verbo stare: stari.

Ĝenerale estas iu ajn loko, kie veturilo de publika transporto (ankaŭ de varoj) povas halti por en- kaj ellasi pasaĝerojn resp. varojn. Pli malofte oni uzas la vorton ankaŭ por albordiĝejo de ŝipoj. Kutime oni postulas, ke - male al simpla haltejo - ekzistu ia infrastrukturo (kiu estas ofte kolektita en stacidomo, precipe ĉe fervojo). Ĉar unuflanke ekzistas la tendenco malpliigi la infrastrukturon pro rapidigo kaj aŭtomatigo, aliflanke biletaŭtomatoj kaj pli kaj pli ankaŭ (malaltaj) kajoj ekzistas ankaŭ ĉe tramhaltejoj, la distingo precipe ĉe relaj veturiloj malklariĝas.

Ferirestadejo[redakti | redakti fonton]

Turisma stacio estas ferirestadejo :

Scienco[redakti | redakti fonton]

Stacio estas ankaŭ[1] loko, destinita por konstantaj sciencaj esploroj: meteologia stacio, spaciala stacio, arbar-esplora stacio, agrikultur-esplora stacio.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

En tekniko, loko [2] ekipita per aparatoj por difinita celo : amplifia stacio (interlinea stacio de interurba telefonreto, servanta por amplifi la signalkurenton); asocia stacio (du aŭ pluraj abonantoj en la sama domo aŭ strato, kunigitaj por komune uzadi la saman ĉefstacian konduktilon); ĉefa stacio (se paroli pri telefonstacio : telefonaparato de abonanto kun la apartenanta konduktolineo, konektita al la loka telefoncentralo; ridissenda stacio (radiosendilo, kiu ricevas programojn de alia stacio kaj ilin redissendas, amplifiante la signalojn laŭnecese); transforma stacio.

Religio[redakti | redakti fonton]

Nun stacio estas ĉiu el la dekkvar paŭzoj de la kruca vojo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.1076
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.1076