Kokako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kokako (Callaeas cinerea) estas arbara birdo kiu estas endemia de Novzelando. Ĝi estas ardezgriza kun tre brilnigra beko, malhelbluaj pendantaj bridoj kaj nigran maskon al la okuloj. Ĝi estas unu el tri specioj de la novzelandaj bridobirdoj, el kiuj la aliaj du estas la endanĝeritaj Tieke kaj la formortinta Huia.