Koko (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koko (portugale côco) estas ritmo kaj danco de brazila muziko kaj apartenas al la regiona muziko de nordorienta Brazilo (música nordestina)[1]. La pardanco baziĝas sur la baião kaj estis unuafoje menciata en la dua duono de la 18-a jarcento.

Oni distingas diversajn variaĵojn de koko: côco de sertão (en la internlando), côco de praia (ĉe la marbordo), côco de roda (cirklodanco) kaj aliaj.

Tipaj akompaninstrumentoj estas fluto (pífano), pandero, triangulo, zabumbosurdo, ganzao (stertora instrumento), foje ankaŭ akordiono (sanfono). Oni kantas kun ĝi simplajn tekstojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Música de Pernambuco. Arkivita el la originalo je 2012-03-13. Alirita 2015-03-11.