Kokoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kokosoj

Kokoso, ankaŭ nomata kokospalmokokosujo, estas arbo (scienca nomo Cocos nucifera), kiu devenas de la bordoj kaj insularoj de Pacifiko. Ĝiaj grandaj fruktoj havas tre malmolan ŝelon. Ankaŭ la fruktoj estas nomataj kokosoj aŭ, por precizigi, kokosnuksoj.

La kokosnukso estas botanike drupo, peza ĉ. 1 kg, diverse utiligata. Ĝi servas por produkti oleon, el kiu oni ricevas per rafinado kokosbuteron. La korpon de la nukso oni utiligas por fari kokosraspaĵon. Oni devas distingi du likvaĵojn de kokoso, kokosakvon kaj kokoslakton. La interna kavo de la nukso enhavas dolĉan, helan sukon, kokosakvon. El la muelita kokoskarno kaj akvo (pulpo) oni faras blankan kaj grasan likvaĵon, kokoslakton.

Vidu ankaŭ