Kolfosaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skizo de la Rudelsburg kun kolfosaĵo (Germanujo)(D= kolfosaĵo)

Kolfosaĵo estas la nomo de artefarita burgfosaĵo, kiu ne ĉirkaŭas komplete burgon, sed nur baras la vojon al la burgo, kiu ne estas protektita per natura obstaklo. Ĝi estas grava parto de la defenda sistema de multaj montburgoj.

Origine la esprimo kolfosaĵo estas uzata nur por spronburgoj. Tiuj burgoj estas protektataj pro ilia situo de tri flankoj sur akraj deklivoj. Sukcesa atako povis okazi nur de la monta flanko. Apartigo de la burgo de la montdorso okazis el praktikaj kialoj ĉiam ĉe la plej mallarĝa loko de la montsprono, la tiel nomata „botelkolo“. La burgo nur povas esti atingata trans levponto.

L-forma kolponto de la burgo Csobánc (Hungarujo)

Hodiaŭ oni uzas ankaŭ la esprimon kolfosaĵon por okazo ke la burgo havas ĉe du flankoj profundan sekfosaĵon kaj ili estas protektataj de la aliaj flankoj per akraj deklivoj. Dum la jaroj la iamaj kolfosaĵoj estas kovrataj de arboj kaj arbustoj kaj apenaŭ videblas.

Ekzemploj de burgoj kun kolfosaĵoj estas la burgo Liebenstein, la kastelo Rochlitz, la burgo Kriebstein kaj la burgo Isenburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Wolfgang Böhme, Reinhard Friedrich, Barbara Schock-Werner (Eld.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Reclam, Stuttgart 2004, ISBN 3-15-010547-1, S. 145–146.
  • Friedrich-Wilhelm Krahe: Burgen des deutschen Mittelalters. Grundriss-Lexikon. Flechsig, Würzburg 2000, ISBN 3-88189-360-1, S. 24.