Kolonio Konektikuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kolonio Konektikuto aŭ en angla Connecticut ColonyColony of Connecticut estis brita kolonio situanta en Nordameriko kiu iĝis poste la usona ŝtato Konektikuto. Origine konata kiel River Colony (rivera kolonio), ĝi estis organizita la 3an de Marto, 1636, kiel setlejo por komunumo de Puritanoj. Post fruaj luktoj kontraŭ nederlandanoj, la angloj havis porĉiaman kontrolon de la kolonio en la jaro 1636. La kolonio estis poste scenejo de sangoversa milito inter angloj kaj indianoj, konata kiel Pekvota Milito. Ĝi ludis gravan rolon en la establado de memregado en la Nova Mondo pro ties malakcepto submeti lokan aŭtoritaton al la dominio Nov-Anglio dum la evento konata kiel Kverka Okazaĵo ĉe la trinkejo de Jeremy Adams.

Du aliaj anglaj kolonioj estis en la teritorio de la nuna Konektikuto kaj mergiĝis en la Kolonio Konektikuto: nome kolonio Saybrook en 1644 kaj kolonio New Haven en 1662.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 41° 43′ 05″ Nordo 72° 45′ 05″ Okcidento / 41.71803 °N, 72.75146 °U / 41.71803; -72.75146 (mapo)