Koltro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koltro (4) estas parto de la tradicia plugilo

La koltroplug-tranĉilo estas tiu parto de la plugilo, - konsistanta el vertikala tranĉa peco -, kiu distranĉas la terbulojn antaŭ la soko (6 sur la bildo). Ĝia tasko estas helpo de la tirforto per antaŭtranĉado de la grundo, direktado de plugado. Okaze de kompakta, planto-abunda grundo, oni uzas diskoforman, turniĝantan koltron. Tiu lasta estas uzebla pli longtempe, ĉar ĝi dum pli longa tempo foruziĝas, ne rompiĝas tiel facile kiel tradicia koltro.

Ĉar la koltro tute foruziĝas, forfrotiĝas dum la uzado, ĝia restaĵo estas tute senvalora.

Koltro en blazonoj[redakti | redakti fonton]