Komei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La japana imperiestro Kōmei

Kōmei (japane: 孝明天皇, naskiĝis la 22-an de julio 1831; mortis la 30-an de januaro 1867) estis la 121-a Imperiestro de Japanio. Lia regno komencis la 10-an de marto 1846 kaj finis per lia morto je la 30-a de januaro 1867. Lia naskiĝnomo estis Osahito ( japane: 統仁) kaj lia titolo estis Hiro-no-miya ( japane: 煕宮).

Dum lia regno Japanio devige malfermiĝis al eksterlando. Komei malakceptis tiun politikon de la ŝoguna reĝimo. La aŭtoritato de la ŝoguna reĝimo malpligrandiĝis tial kaj ĝi provis plifortigi la rilaton inter la imperiestra kortumo kaj la ŝoguno. Pro tio geedziĝis princino Kazu no miya, fratino de Komei, kaj la ŝoguno Tokugawa Ienari.

Komei subite mortis 35-jara. Oni supozas ke li estis mortigita de anoj de la movado Sonno joi, ĉar li akceptis la politikon de la ŝoguna reĝimo.

Titolo Imperiestro Komei (孝明天皇; Kōmei tennō)
persona nomo Osahito (統仁)
vivis 1831 - 1867
regis 1846 - 1867
patro Ninko
patrino Ōgimachi Masako (正親町 雅子)
edzinoj Imperiestrino Kujō Asako (九条 夙子)

Nakayama Yoshiko (中山 慶子)
Bōjō Tadako (坊城 伸子)
Horikawa Motoko (堀河 紀子)
Imaki Shigeko (今城 重子)

gefiloj 2 filoj (inter ili Imperiestro Meiji) kaj 4 filinoj
tombo Nochino Tsukinowa no Higashiyama no misasagi (後月輪東山陵)


Antaŭa:
Ninko

Imperiestroj de Japanio
Sekva:
Meiji