Komisiono de Danubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Komisiono de Danubo aŭ (Internacia) Danuba Komisiono estas eŭropa organizo pri navigado, transporto tra Danubo.

Historio

La organizo estis fondita en 1921 por administrado pri ŝipebla parto de la Danubo kaj ties alfluantoj, deklaritaj pli frue internacia ŝipvojo. En la komisiono sidis - krom Germanio - 2-2 reprezentantoj de la bordaj ŝtatoj kaj 1-1 reprezentanto de Britio, Francio, Italio (pli fruaj membroj de la Eŭropa Danuba Komisiono). En 1939 - sen atento pri interkonsento de 1921 - membrigis Germanion tri ŝtatoj el la 12 subskribaj ŝtatoj (Anglio, Francio kaj Rumanio). Germanio influis inter 1941-1945 la internacian administradon de la Danubo.

Post la dua mondmilito, la belgrada konferenco verkis la Belgradan interkonsenton (18-an de aŭgusto 1948) kaj fondis la la novan Danuban Komisionon (Commission du Danube). En tiu partoprenis nur la bordaj ŝtatoj; Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Ukrainio, Sovetunio ka Jugoslavio. Aŭstrio aliĝis en 1960, Germanio ekde 1957 partoprenas kun fakspertuloj.

La belgrada interkonsento donis la administradon al la bordaj ŝtatoj, sed deklaris, ke militŝipoj de la ne-danubaj lando ne rajtas veturi sur la Danubo.

La Komisiono okupiĝas pri ŝipado, riverreguligo, konsilado, dogan- kaj aliaj aferoj.

La Komisiono havas ĉefsidejon en Budapeŝto, ekde 1953.

Eksteraj ligiloj