Komrata universitato
Komrata universitato | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1991 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 46° 17′ 59″ N, 28° 39′ 12″ O (mapo)46.2997222228.65333333Koordinatoj: 46° 17′ 59″ N, 28° 39′ 12″ O (mapo) | |
lando | Moldavio | |
urbo | Komrat | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 500 vd | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
| ||
Ŝtata universitato de Komrat (rumane Universitatea de Stat din Comrat; gagauze Komrat Devlet Universiteti) estas la sola universitato en Komrat, ĉefurbo de Gagauzujo, Moldavio. Ĝi troviĝas urbocentre ĉe Galațana-strato 17 posteulinte la iaman Gagauzan Nacian Universitaton. Studentas ĉ. 500 personoj.
Ĝi membras ĉe altlerneja retejo ĉe Nigra maro.[1] Fondodato estis la 16-a de februaro 1991.
Ĉe kvar fakultatoj instruatas 38 fakoj; instrulingvoj estas la rumana, la bulgara, la angla kaj la gagauza lingvoj.
Rektoroj[redakti | redakti fonton]
- Dionis Tanasoglu (1990-1991), verkisto
- Ivan Kristioglu (1991-1993)
- Miĥail Daradur
- Ljudmila Fedotova
- Sergej Zaĥarija
- Stepan Barban (1995-2005)
- Zinaida Arikova (2010-2016)
- Sergej Zaĥarija (ekde 2016)
Fakultatoj[redakti | redakti fonton]
- historio kaj kulturo gagauzaj
- ekonomio
- jursciencoj
- agrikulturteĥnologio
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Membrolisto. Arkivita el la originalo je 2021-05-07. Alirita 2022-04-19.