Komunumo Širvintos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumo Širvintos
subdistrikta komunumo de Litovio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 19120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 816  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 1′ N, 24° 55′ O (mapo)55.01666666666724.916666666667Koordinatoj: 55° 1′ N, 24° 55′ O (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 906 km² (90 600 ha) [+]
Komunumo Širvintos (Litovio)
Komunumo Širvintos (Litovio)
DEC
Komunumo Širvintos
Komunumo Širvintos
Situo de Komunumo Širvintos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Širvintos District Municipality [+]
vdr
Širvintos
blazono de Širvintos situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Vilnius (Vilno, ĝis julio 2010)
administra centro: Širvintos
nombro de loĝantoj: 14 816 (en 2023)
en la urbo mem: 5 513 (stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 906 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 382
koordinatoj: 55° 02' norde, 24° 58' oriente

Širvintos estas subdistrikta komunumo en la oriento de Litovio, litove formale nomata Širvintų rajono savivaldybė, prononco [ŜIRvinto raJOno savivalDI:be], "subdistrikta memregejo de Širvintos" - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Širvintos. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno), kaj troviĝas 50 kilometrojn nordoriente de la nacia kaj distrikta ĉefurbo Vilno, ĉe la aŭtoŝoseo Vilno-Rigo. En 2023 en la komunumo vivis 14 816 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 5 513. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1475.

Krom la urbon Širvintos, la komunumo inkluzivas la kvin pli etajn urbojn Bagaslaviškis, Čiobiškis, Gelvonai, Kernavė, Musninkai kaj 485 vilaĝojn. La plej signifaj riveroj de la regiono estas Neris, Širvinta kaj Musė. En la komunumo troviĝas 28 lagoj, la plej granda inter ili estas Alys (1,65 km²) kaj la plej profunda Gelvė (25 m). Same en la teritorio troveblas la historia rezervejo de Kernavė, la unua ĉefurbo de la mezepoka Grandduklando Litovio, vizitata ĉefe de turistoj kaj arkeologoj, kaj botanikaj rezervejoj por la beroj oksikokoj en Alionys, Bartkuškis kaj Lygaraistis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]