Komunumo de Plena Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumo de Plena Domo
Dinastio
religia organizaĵo
Lando Litovio vd
Religio katolikismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komunumo de Plena Domo estas katolika komunumo en Litovio, vilaĝo Panaros, distrikto Varėna, kiu unuigas kredantojn, volantajn atesti, unue por dispuŝitoj kaj esperperditoj, esperon de salviĝo, celante konstante renoviĝi en la Sankta Spirito, kaj sperti en la kristana voko, same servi por renoviĝo de Katolika Eklezio en Litovio. Fondinto de Komunumo de Plena Domo estas litova katolika sacerdoto Valerijus Rudzinskas.

Ĝi aĉetis lokon kaj domojn en vilaĝo kaj tie daŭras ties agadon. Kvankam loĝkondiĉoj estas tre bedaŭrindaj, ili pludaŭras. Ties materiala subteno –krom Dia graco- estas oferoj de bonfarantoj kaj la propra laboro. Ĉefe oni volas lerni helpi el malfeliĉuloj, suferantoj, perturbantoj de malsanoj de dependeco.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La ĉefa organo de administrado estas la Konsilo, kiu enhavas la fondinton kaj ĉiujn fratojn post lastaj votoj. La komuno havas proprajn signon kaj veston. La moto estas KONDOLENCO kaj FIDELECO. En komuno oni loĝas laŭ la ordo de speciala administro, tagordo kaj reguloj de interna vivo. Ĉiutage dum mateno kaj vespero oni preĝas liturgian horaron de popolo de Dio, ĉiuj partoprenas en la Sankta Meso, diversaj spiritaj ekzercoj, ankaŭ ĉiuj laboradas kaj studadas. Konstante oni volas kreski en la kredo kaj humanitara klereco. Krome, oni ekskursas, preparadas diversajn kulturajn programojn. En la komunumo sep fratoj donis lastajn eternajn tradiciajn monaĥajn votojn. Ankaŭ por la porpastra seminario oni preparis areton da klerikoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Celo de misio de Komunumo de Plena Domo estas ke la homo, kiu havas problemojn, post tiam, kiam li ekloĝas en nia komunumo, estu kristanigata, akceptu la kredon, liberiĝu de dependecoj kaj prepariĝu reveni al memstara vivo aŭ sinoferu por nia servado. Ekde komenco de la laboro multaj homoj, kiuj vizitis la komunumon, spertis ateston de kristana vivo, paciĝis kun Dio kaj la Eklezio, ofte rericevis spiritan balancon kaj esperon.

Oni intencas per la komuna kristana vivo esti signo de Dia kondoleco por tiuj, kiuj pleje perdis la esperon kaj ĉiuj forpuŝitaj (komparu Lk 14, 16 – 24). Volo de Sinjoro „ke mia domo estu plena” (Lk 14, 24), plena de esperportanta Dia kondoleco eĉ por plej malfortegaj kaj forpuŝitaj, fariĝis fonto de influo por nia komuno. De tio aperis nomo de komunumo – Komunumo de Plena Domo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La agado komenciĝis ekde jaro 1997. Dum la jaro 1999 oni donis Regulon por aprobo al la episkopo. La episkopo, ekde komenco benanta tiun agadon, en la jaro 2001 oficiale benis la Regulon kaj donis por ĝi statuson de jura persono.

Aliĝo[redakti | redakti fonton]

En la komunumo eblas alveni post la antaŭa interdecido. Pli longe oni eblas resti post la proba tempo. Post 1 – 3 da monatoj, se sinkonduko de alveninta estas sufiĉe bona, se li mem volas, skribas peton por la Konsilo de Komunumo, ke ekhavu eblecon fariĝi kiel tiu, kiu eksploras la vokon (tio dauriĝas ekde 6 da monatoj ĝis 2 jaroj). Tiuj, kiuj sukcese trapasas preparigan programon, povas doni peton por fariĝi vokataj por servado (ilia formado daŭriĝas dum 2 jaroj). Tiuj, kiuj fariĝas kiel vokataj, estas envestigataj en habiton. Poste ili donas provizorajn votojn (de unu ĝis tri jaroj). Fine, se ĉiu Konsilo unuvote konsentas, fratoj donas eternajn votojn. En la komunumo oni akceptas virojn ekde 18 ĝis 30 jaroj de la tuta mondo, precipe tiujn, kiuj volas probi fariĝi kiel monaĥoj en la komunumo.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

http://www.pnb.lt/pnb_eo/content.php?page=kontaktai_eo Arkivigite je 2016-08-19 per la retarkivo Wayback Machine