Kongreshalo (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la halo en 2011

La Kongresshalle ("Kongreshalo") estas Berlina konstruaĵo por okazaĵoj kaj ekspozicioj en la urboparto Tiergarten kaj la registara distrikto, konstruita inter oktobro 1956 kaj septembro 1957. Ĝis hodiaŭ, la kongresejo kaŭzas admiron per sia tegmento, kiu superas la aŭditorion en larĝa kaj alta arko. La tegmento konsistas el reto de ŝtalkabloj, kiu estas pendigita de du ŝtalaj arkoj kaj ĉi tie kovrita per betono.

En la unuaj du jardekoj la kongresejo estis elstara simbolo por la german-usona alianco kaj estis politike instrumentigita dum la epoko de la Malvarma Milito.

la halo tuj post la kolapso en majo 1980

La 23-an ĝis 26-an de majo 1980 la Germana Esperanto-Kongreso devis okazi en la moderneca halo, kiu tamen kolapsis du tagojn antaŭe, la 21-a de majo, kaj la kongreso rapidege estis translokogita al pli nova kaj pli granda Internacia Kongrescentro en la pli okcidenta urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf - ne imageble, kia dramo estintus por la germana Esperanto-movado se la konstruaĵo kolapsintus tri aŭ kvar tagojn pli poste.

Post la kolapso de 1980 kaj la rekonstruo en 1987, la kultur-politika tagordo ŝanĝiĝis, ekde tiam la german-usona fokuso estis vastigita per multkultura programo en la Domo de Mondkulturoj (" Haus der Kulturen der Welt", HKW). La nacia ministerio pri eksteraj aferoj kontrolas la programon kiel unu el kvin komisiitaj kaj financitaj perantaj organizaĵoj en la kampo de ekstera kultura politiko.

la halo en vespera lumo (2016)