Konrado de Liechtenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konrado de LIECHTENSTEIN (* ĉ. 1290; mortinta en 1354) estis inter 1330 kaj 1354 episkopo de Chiemsee.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originis el familio ministra kiuj estis posedantoj en Stirio, la patro estis Rudolfo la 1-a de Frauenburg. Konrado studis inter 1314 kaj 1319 ĉe la universitato de Bolonjo. Li fariĝis preposto de Maria Saal kaj kanoniko en Freising. En 1324 la papo Johano la 22-a nomumis lin kanoniko en Passau.

Post la morto de Ulrich von Montpreis, episkopo de Chiemsee, la salcburga arkiepiskopo Friedrich von Leibnitz nomumis lin ties posteulo. Paralele li ankaŭ aktivis helepiskopece en Salcburgio kaj en 1338 li ricevis grundojn por povi etendigi la sidejon en Salcburgo, Chiemseehof. Je la fino de la vivo li ordonis starigon de Mario-kapelo tiuloke, kies konsekron faris en 1359 Gerhoh von Waldeck.

Per testamento de oktobro 1335 Konrado petis pri entombigo en la katedralo de Salcburgo. Oni konformiĝis al lia volo kaj de novembre 1354 liaj ostoj kuŝas antaŭ la Mario-altaro de la katedralo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Heim: "Konrad von Liechtenstein (um 1290–1354)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198 bis 1448. ISBN 3-428-10303-3, p. 131