Konservatorio de Nov-Anglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konservatorio de Nov-Anglio, angle New England Conservatory of Music (NEC) en Bostono, Masaĉuseco, estas la plej malnova sendependa konservatorio de Usono. En 1867 Eben Tourjee fondis ĝin laŭ la modelo de eŭropaj konservatorioj. La lernejo akceptas ĉiujare 750 ordinarajn studentojn. Alvenas centoj da kromaj en la preparlernejo same kiel en lernejo por edukodaŭrigo. Komence la instituto situis en la urbocentro de Bostono, ekde 1902 tamen ĝi troviĝas en domo ĉe Avenuo Huntington.

Eksteraj ligiloj