Konstitucio de Venezuelo de 1999

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aktuala Konstitucio de Venezuelo de 1999, nomata "bolivara konstitucio", ellaboriĝis fare de konstitucia asembleo en forta konsidero de proponoj el antaŭaj civitanaj kunvenoj. Pere de referendumo ĝi estis akceptita fare de 86 procentaĵoj de la balotrajtaj civitanoj en decembro 1999, kaj estis la unua konstitucio de Venezuelo, kiu akceptiĝis pere de rekta voĉdono de ĉiuj plenkreskaj venezuelanoj. Pro la krea proceso, en kiu en la civitanaj kunvenoj aktive kunagis multaj venezuelanoj, ĝi tre konatas inter la civitanoj, kaj ili sekve en rilatoj kun ŝtataj oficejoj ofte argumentas per siaj laŭkonstituciaj rajtoj.

Superrigardo

La registara sistemo de Venezuelo estas speco de prezidanta respubliko, do la en rekta baloto elektita ŝtata prezidanto samtempe estas formala ŝtatestro kaj estro de la nacia registaro (ministraro): Kontraste al aliaj prezidantaj respublikoj en la venezuela sistemo impresas fortaj elementoj de rekta demokratio, komplika divido de la regado inter kvin regaj potencoj, kaj multaj balotoj en diversaj niveloj. La konstitucio de 1999 malmermesas la privatigon de la ŝtata naftoindustrio kaj de la servoj de socia sekurigo, garantias senkotizan edukadon kaj postulas la agrikulturan reutiligon de neuzataj grandaj teritorioj de riĉuloj. Aliflanke ĝi ankaŭ respektas la privatan posedon, inkluzive de la privata posedo de produktadrimedoj.