Konstrumetia lernejo (Germanujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:46, 20 aŭg. 2013 farita de Longharulo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Konstrumetiaj lernejoj (en la germana , Baugewerkschulen) ekestis ekde 1823 dum la tuta 19-a jarcento en Germanujo por la edukado de konstrumetiistoj. Ili evoluis ĝis en la 20-a jarcento parte al edukejoj por konstruteĥnikistoj kaj arĥitektoj.

Ili estas plej ofte la antaŭantoj de nunaj fakaj altlernejoj, pli malofte ankaŭ de teĥnologiaj altlernejoj kaj universitatoj kun fakoj de la konstruado resp. de la inĝenierado kaj arĥitekturo.