Konvencio pri Kemiaj Armiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membroŝtatoj de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj

██ Subskribis kaj ratifis

██ Konsentis

██ Nur subskribis

██ Ne subskribis

La Konvencio pri Kemiaj Armiloj estas internacia traktato de membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiu malpermesas la evoluon, produkton, posedon, pludonon kaj uzon de kemiaj armiloj. La plena titolo de la konvencio estas "konvencio pri la malpermeso de evoluo, produkto, stoko kaj uzo de kemiaj armiloj kaj pri la neniigo de tiaj armiloj". La konvencio ratifiĝis la 3-an de septembro 1992 fare de la membroŝtatoj de la UN-Konferenco pri Malarmado. Post subteno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en decembro, ĝi inter la 13-a kaj 15-a de januaro 1993 subskribeblis en Parizo, poste en la centra oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. La 29-an de aprilo 1997, 180 tagojn post kiam la 65-a ŝtato subskribis ĝin, la konvencio ekvalidis.

Laŭ stato 2013-07 189 statoj ratifikis la konvencion. Kiel lasta stato Somalia aliĝis 2013-05-29. Ankoraŭ ne ratifikis: Myanmar kaj Israelo. Sirio, Egiptio, Norda Koreio, Angola kaj Sudsudano nek subskribis nek ratifikis.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj