Kop van Overijssel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kop van Overijssel
Regiono
areo [+]

LandoNederlando
- koordinatoj52° 45′ 0″ N, 6° 1′ 0″ O (mapo)52.756.01666667Koordinatoj: 52° 45′ 0″ N, 6° 1′ 0″ O (mapo)


Kop van Overijssel (Nederlando)
Kop van Overijssel (Nederlando)
DEC
Kop van Overijssel
Kop van Overijssel

Map
Kop van Overijssel
vdr
Situo

La Kop van Overijssel (Kapo de Overiselo) estas regiono en la nordorienta parto de la nederlanda provinco Overijssel. La municipo Steenwijkerland estas grava parto de ĝi. Historie vidata ankaŭ la municipoj Kampen, Zwartewaterland kaj Staphorst apartenas al la areo. La regiono preskaŭ kongruas kun la historia areo Land van Vollenhove.

La nomo estas referenco al sia loko ene de Overijssel - en la nordo, dum la areo preskaŭ estas tute enfermita fare de aliaj provincoj (Frislando, Drenthe kaj Flevoland). En Overijssel, la regiono limas al Salland kaj Zwolle.

La plej grandaj lokoj estas: Kampen, Steenwijk, Staphorst, Genemuiden kaj IJsselmuiden. Pli malgrandaj urboj en la regiono estas Zwartsluis, Hasselt (en Zwartewaterland), Vollenhove, Giethoorn, Blokzijl, Rouveen (en Staphorst), Oldemarkt, Paasloo, Tuk, Ossenzijl kaj Kuinre.

En la Kop estas la 10 000 hektaroj granda Nacia Parko Weerribben-Wieden, ekologie unu el la plej gravaj malsekregionoj en Eŭropo.