Korinta ordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Korintia ordo)
Saltu al: navigado, serĉo
kapiteloj de la kvin klasikaj kolonaj ordoj (kaj aldone la "moderna ionika ordo") en superrigardo

La korinta ordo estas la lasta el la tri antikvaj grekaj arkitekturaj kolonaj ordoj. Ĝi diferenciĝas per precipe riĉa dekoracio kaj kornico ornamita de du vicoj da akantaj folioj.

Tia vegetala dekoracio estis jam uzita en Antikva Egiptio aŭ en Asirio, sed la grekoj modernigis kaj purigis la antaŭajn formojn, tiel kreante novan stilon. Kvankam la nomo de la ordo devenas de la greka urbo Korinto, tiu stilo estis iom pli uzita en Ateno.

korinta kolono en la kirko Sankta Maria de la Anĝeloj en Romo