Koski Tl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koskis Tl · Koskis
komunumo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Finnlando
Provinco Origina Finnlando
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 207  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 39′ N, 23° 8′ O (mapo)60.65416666666723.140277777778Koordinatoj: 60° 39′ N, 23° 8′ O (mapo) [+]
Areo 191,5 km² (19 150 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Koskis Tl · Koskis (Finnlando)
Koskis Tl · Koskis (Finnlando)
DEC
Koskis Tl · Koskis
Koskis Tl · Koskis
Situo de Koskis Tl · Koskis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Koski Tl [+]
vdr

Koski Tl (jen finne, svede Koskis) estas komunumo de Finnlando en provinco Origina Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 2 207 loĝantoj sur areo de 192 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². El la areo estas tero 191,50 km² kaj akvo 0,92 km². Plejparto de la komunumo estas sur argila ebenaĵo, sed tie estas ankaŭ riveroj kaj iliaj vastoj kaj terspinoj. Rivero Paimionjoki fluas tie kaj la malnovaj vilaĝoj de Koski Tl estas apud la rivero. Tl en nomo de komunumo signifas la gubernion Turkuo kaj Pori, finne Turun ja Porin lääni kaj svede Åbo och Björneborgs län, kaj estis inkludita en la nomo, ĉar en Finnlando situis ankaŭ alia komunumo Koski, nuna Hämeenkoski kaj kvankam ĝi, Koski Hl, prenis nomon Hämeenkoski en 1995 kaj kvankam la gubernio de Turkuo kaj Pori malaperis en 1997, Koski Tl konservis la mallongigon en sia nomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]