Kosroes la 1-a
El Vikipedio
Kosroes la 1-a aŭ Ĥosrov la 1-a Anuŝirvan estis unu el la plej gravaj reĝoj el la sasanida dinastio de la dua Persa Imperio. Li etendis la imperion ĝis la Induso kaj la Ruĝa Maro, kaj konfrontis la Bizancan Imperion pro la regado de la Proksima Oriento.
Liaj agresoj estis tiel fortaj, ke la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a devis aĉeti pacon kontraŭ ĉiujara tributo de 3.000 moneroj.